Icenoj

Icenoj
tribo • Roman client kingdoms in Britain
Keltoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

IcenojIkenoj, en latino IceniEceni, estis britona tribo de orienta Britio dum la Brita Ferepoko kaj komenco de la Romia epoko. Ties teritorio inkludis la areon de nuntempa Norfolk kaj partojn de Suffolk kaj Cambridgeshire, kaj limis la areon de Korieltaŭvanoj okcidente, kaj de Katuvelaŭnoj kaj Trinovantoj sude. En la Romia periodo, ties ĉefurbo estis Venta Icenorum en la nuntempa Caistor St Edmund.[1][2]

Julio Cezaro ne mencias la Icenojn en sia rakonto pri la invadoj al Britio en 55 kaj 54 a.n.e., kvankam ili povus esti rilataj al la Cenimagnoj, kiuj laŭ Cezaro vivis norde de la rivero Tamizo tiame. La Icenoj estis grava potenco en orienta Britio dum la epoko de la romia konkero de Britio fare de Klaŭdio en la jaro 43 n.e., en kiu ili estis aliancanoj de Romo. La pliiĝanta influo de Romio sur iliaj aferoj kondukis al ribelo en la jaro 47 n.e., kvankam ili restis teorie sendependaj sub estreco de la reĝo Prasutago ĝis lia morto ĉirkaŭ la jaro 60 n.e. La invado fare de Romio post la morto de Prasutago kondukis lian edzinon Budiko lanĉi gravan ribelon en 60–61. La insurekcio de Budiko serioze endanĝerigis la regadon de Romio en Britio kaj rezultis en la bruligo de Londinium kaj de aliaj urboj. La Romianoj finfine subpremis la ribelon, kaj la Icenoj estis iom post iom aligitaj en la Romia provinco.[1][2]

  1. 1,0 1,1 “Iceni”, Celtic Culture: A Historical Encyclopedia.
  2. 2,0 2,1 Snyder, Christopher A.. (2003) The Britons. Blackwell Publishing, p. [htt://archive.org/details/britons00snyd/e/34 34–36; 40–42]. ISBN 0-631-22260-X.

Developed by StudentB